====== Resaluton Mi Revenis ====== ^Teksto\\ Muziko|Jurij VIZBOR| ^E-teksto|I. SIMBIRJOVA| ===== Teksto ===== ''[[C]] [[A7]]'' ''Resaluton, mi revenis!'' ''[[Dm]] [[G7]]'' ''Mi disigxon ne eltenis,'' ''[[E]]'' ''Mi forlasis teran randon,'' ''[[C]] [[A7]]'' ''La fabelan foran landon.'' ''[[Dm]] [[G]]'' ''Kun senlimaj montlinioj,'' ''[[C]] [[A7]]'' ''Tie estis vi neniam,'' ''[[Dm]] [[G]]'' ''Tie inter montoj brilas'' ''[[C]] [[D7]] [[G]]'' ''Blua stelo vin simila.'' Resaluton, am' fidela! Jen la kafo, jen kandeloj, Blua stelo, nokto luna, Ankaux ni denove kune. Kaj sidante man' en mano Ni, samkiel la infanoj, Cxu plorantas, cxu ridetas, Reciproke jxuri pretas. Resaluton, kanto gxoja! Mi kun vi dividos vojon Al la helaj horizontoj Por la stelo vagabonda, Kaj por pano al bazaro, Kaj por fungoj al arbaro. Ambaux ni tra l'vivo portos Amon nian gxis la morto. Resaluton, mi revenis! {{tag>litero_r kanto akordoj rusa barda}}