====== Restu pro fidel' ====== ^Muziko|[[Arthur SULLIVAN]]| ^Esperanta teksto|[[J. P. ROSSEEL]]| ^Tipo|nova teksto| ===== Teksto ===== Esperantistaro gaje kantu vi, Esperanto venkos forte kreskas gxi. Per sincera kredo al la ideal' Staras vi ja forta En la mezo de l’ batal'. //Rekantajxo:// >La tentadoj ne delogu vin de via cel'. Al la tasko bela restu pro fidel'. Kiam oni volas Kredigi al vi Ke ne eble estas Disvastigi pli Lingvon Esperantan En la tuta mond', Restu firme konvinkita: "Venkos nia rond'." //Rekantajxo// Estu cxiam inda, Porti verdan stel' La simbolan signon De l’ fratiga cel'. Zamenhof donacis Cxion al la homar' Li laboris kaj suferis Por vi, ho fratar'. //Rekantajxo// {{tag>kanto litero_r esperanto}}