====== Rev' kalifornia ====== ^Aŭtoro|[[John PHILIPS]]| ^Esperanta teksto|[[Manuel PANCORBO CASTRO]]| ^Esperanta plenumo|[[http://www.youtube.com/user/sinkopo|Kvaropo Sinkopo]]| ^Tipo|traduko| ^Originala plenumo|[[The Mamas and The Papas]]| Originala titolo: //California Dreamin'// Alia versio (fuŝeta, tamen) troviĝas en [[kalifornja_revo|la kantaro]] ===== Teksto ===== {{ youtube>S6ky_9GdSZE}} Grizas la ĉiel', brunas ĉiu fag', promenadas mi en la vintra tag'. Arde mi sopiras, al sun-plena plaĝ’ Rev' kalifornia en morna vintra tag' Haltis mi ĉe kirk', pelite de la neĝ', mi kaŭris pie sur genu', eksonis milda preĝ'. Frid-ama pastro sciis ke, sidados mi sur seĝ’. Rev' kalifornia en morna vintra tag' Grizas la ĉiel’ brunas ĉiu fag', promenadas mi en la vintra tag'. Volus mi foriri, fine de l’ monat’. Rev' kalifornia en morna vintra tag'. {{tag>kanto litero_r angla filmo}}