====== Reva Vojaĝo ====== ^Muziko|[[Jxomart kaj Natasxa|Ĵomart Amzeyev]]| ^E-teksto|[[Mikaelo BRONSXTEJN]]| ^Kantas|[[Jxomart kaj Natasxa]]|| ===== Teksto ===== {{ youtube>v2lpi-499zA}} Reva vojagxo... Hieraux molesta, bigota, burleska Turmenta, tedega, foriris, do, - jen Hodiaux senzorga nin vokas al morgaux, Al nova amika kunven'. Reva vojagxo, hela medi' - Ree, amikoj, bonsxancas al ni! Venas tra l'mondo por la renkonto Nia verdstela kompani'. Ridetas fortuno - do gxoju en kuno, Momentojn disipu en gxua parol', En sagxaj prelegoj, en kantoj belegaj Por cxarma kaj gaja popol'. Reva vojagxo... Pluveto petola, impeto plej fola, Promeno, sereno de l'varma vesper'... En mondo - unika la rondo amika, La plej dezirata sur Ter'. Se antaux foriro nubeto sopira Vin tusxos - facile forgesu pri gxi, La sentojn heredu, aspiru kaj kredu, Ke venos denove por vi Reva vojagxo... {{tag>litero_r kanto barda esperanto filmo nefunkcia_filmo}}