====== Reveno ====== //Teksto kaj muziko de M. Sxcxerbakov// ===== Teksto ===== Hej, hej, hej, landoj de l' sudo! Foroj de l' mar!.. Cxenoj de montoj, dezertaj sabloj, lagoj kaj riveroj - Cxiujn terajn belajxojn, la plagojn kaj la gxojojn de l' vojagxoj longedauxraj Ni travivis, ni traspektis, ni traspertis kaj al cxio venis fin'. Kaj nun - al l' hejmo vente-strebe... Tra-ta-ta-ta! Al la gepatra bord' ni flugas... Kaj tiu bordo tre proksimas jam, videblas jam... Hej, hej, hej, plenaj sxipkeloj! Granda trezor': Plenaj bareloj da vinoj luksaj, diamantoj, oro... La patrio amata atendas la donacojn, kaj mosxtuloj cxiaspecaj Jam preparis la premiojn kaj la trupoj sur la bord' renkontas nin, Kaj trumpetist' salut-trumpetas: tra-ta-ta-ta! Vicigxas multaj regimentoj, Trifoje nin salutas vivuante l' soldatar'! Hej, hej, sed kion ni vidas? - Kaj la triumf', Kaj niaj floroj, la glor', la fam', brakumoj cxio estas for! Oni neglektas, ne volas vidi nin kaj prenas nin por malamikoj, Turnas la paftubojn kontraux nin, kaj tuj auxdigxas tondre la ordon': Ekdrivi fore de la bordo... Tra-ta-ta-ta! Denove ni eraris ie... Kaj faris ion mise, jen bedauxro, jen domagx'... {{tag>litero_r kanto}}