====== Revoj ====== //Kantas [[Persone]], muziko & teksto: Martin// ===== Teksto ===== Pluva Aprilo, sankta evento Cerba trankvilo, falo sen pento Ho kara, pluveto en via harar' La birdkantad' Kaj la gitar' //Refreno:// >Revoj - Falu surteren >Amo - Iru inferen! Kontraux avertoj, kanto kaj rido Firmaj asertoj, sendauxra valido Vi prenis min por unu foj' Por eta lud' Por kurta gxoj' >//Refreno// Do kio okazis? Cxu vero aux fantazi', eterno aux sekund'? Venu rakonti Renkontu min en la nokto sur fragila grund' Kaj prenu min por unu foj' Por ajna kauxz' Por kurta gxoj' >//Refreno// {{tag>litero_r kanto}}