====== Ri liberas ====== ^Muziko\\ Esperanta teksto|[[Gijom' Armide]]| ===== Teksto ===== Trudas al li lia liec' Agi, ami laŭ nia opini' Trudas al ŝi ŝia ŝiec' Ne elekti laŭ sia decidec' Ĉu vi scias kiel kondutu tiu Hom' kiu havas tiun sekson aŭ tiun ĉi? En li kaj ŝi Enfermitas Veraj homoj laŭ mi Enfermitas //Refreno:// >Sed ri liberas, senkatenas, kaj rajtas esti si mem >Libere amas kaj ne zorgas ĉu sam- aŭ malsamseksem' >Libere donas kaj akceptas kaj ne ĝenas rin ia dilem' Donu al ĉiuj homoj la eblecon eliri De li kaj ŝi ===== Eksteraj ligoj ===== * https://soundcloud.com/guillaume-armide/ri-liberas * http://www.miprovi.info/ri-liberas * http://www.radioverda.com/ (Aperas je la fino de RV197) * https://commons.wikimedia.org/w/index.php?title=File%3A05_Ri_liberas.wav {{tag>kanto litero_r}}