====== Ridetanta ====== //O.Obuhxov, [[Andrej OBREZKOV]]// ===== Teksto ===== Ridetanta sxi de nenie Flugas kaj apude sidas, Sxi vaporojn de herboj gvidas; Pluv' matensongxa ridas. Do, la manojn renkonte etendu, Dronu en sxia torento, Plongxu aromajn ondojn, Kisu okulojn de vento. Do, etendu renkonte la manojn, Nagxu en glancaj toloj, Kudrita el sxtofo nebula Metu la kapon al kolo. Flugu kun sxi cxiam supren Konstelaci' de mistero Ambaux vin akceptos, Rotacios - forgesu pri tero. Sxian dolcxecon vi gxuos, Sed suno ne sxatas atendi, Kaj radi' auxrora ofende Viajn sxultrojn matene skuos. {{tag>litero_r kanto}}