====== Rigardo ====== ^Muziko|A. Raudonikle| ^Teksto|J. Lapašinskas| ^E-teksto|[[wpeo>Vytautas_Šilas|V. Šilas]]| ^Origina titolo|Mylimos akya| ^MIDI|{{:muziko:rigardo.mid}}| ===== Teksto ===== {{ :muziknotoj:rigardo.png}} En rigardo de l'amato Ondas maro de l'mister'. Jen li sekvas min kun flato, Gajo, jen kun sever'. Tiom bluaj okuloj, Kiel floroj de lin', Min karesas per brulo, Per lazur' logas min. En amataj okuloj Brilas hela cxiel', La matenaj nebuloj, La auxror', fora stel'. Kaptas min agrabla varmo, Plialtigxas la humor', Se rigard' kun gxia cxarmo Trafas al mia kor'. Tiom bluaj okuloj, Kiel floroj de lin', Min karesas per brulo, Per lazur' logas min. En okuloj respondo, Lum' de l'suno kaj ard'. Kiel belas, la mondo, Al amanta rigard'. {{tag>kanto litero_r litova notoj midi akordoj}}