====== Rigardo tra la fenestro ====== ^Teksto|Eli Urbanovà| ^Muziko|[[Mihxail Povorin]]| ===== Teksto ===== Kaj denove fiksas sin la okuloj Sur ekrano de fenestraj tabuloj. Kaj denove cxiam sama scenejo Kun arbusto, sxtonaj sxtupoj, sxoseo. Kaj denove la ensemblo, el kiu Centpercente mia estas neniu. Kaj denove kaj ankoraux doloro, Cxar ne venas la sxatata aktoro. Kaj denove mi klopodas konkludi, Ke ni devas niajn rolojn finludi. Kaj denove mi verkante martiras, Kiel granda regxisoro deziras. {{tag>kanto litero_r barda esperanto}}