====== rimini ====== ^Muziko|fabricjo deandre' (Fabrizio de Andrè)| noto: estis tempo kiam filinoj de provincaj butikistoj kaj filoj de sxtatoficistoj opiniis ke ili estas sudamerikaj gerilanoj, profesiaj revoluciistoj kaj anoj de afrikaj liberigaj movadoj. la iluzio dauxris nur kelkajn jarojn. **rimini** estas tipa marborda urbeto konata pro amasturismo. **tereza** estas ina nomo kutima en italujo, ecx tro kutima kaj iom banala. originala titolo: Rimini ===== Teksto ===== tereza sek-okule gapas al la maro por sxi, ido de piratoj, estas klisxa faro tereza silentemas sxiaj lipoj skvamas sxi montras al mi amon perditan en rimini somere sxi diras bruligita far la sankta inkvizicio eble perdita en //kubo// dum la revolucio aux en nov-jorka haveno dum sorcxistin-cxasado aux eble neni-loke sed neniu sxin kredas kaj //kolombo// sxin vokas el sia portosegxo sxi malsxosas liajn mancxenojn kaj refaldas la lit-tukojn «por malgxoja regx' kristana» li diras «mi eltrovis regnon kaj li disbucxis gxin sur kruco el ligno dufoje mi eraris dufoje pro tro-sagxo aborti amerikon kaj gxin rigardi kun domagxo sed vi, sed vi, la homoj sub velo-horizontoj ne donacu promeso-landojn al ne-plenumontoj» nun tereza el //harry’s bar// gapas al la maro pro sxi, ido de spicistoj, estas klisxa faro cxe la kolo pendas klingo sxi maljunas jam jarcenton mi pri sxi malmulton scias sed versxajne sxi ne fias «unufoje mi eraris» sxi diras «unufoje pro tro-sagxo aborti idon de strandgardisto kaj gxin rigardi kun domagxo sed vi, sed vi, en rimini kun glaciajxoj kaj turistoj neniam vi plu vetu pri la ido de spicistoj» {{tag>kanto litero_r kasedo}}