====== Rimmel ====== ^Teksto \\ Muziko|Francesco De GREGORI| ^E-teksto|[[Giuseppe CASTELLI]]| ^Originala titolo|Rimmel| ===== Teksto ===== Io restas, plu restas inter la helaj pagxoj kaj la pagxoj malhelaj. Vian nomon mi visxas for de mia sxildo, konfuzante pri cxiu mia alibio kaj pri cxiu via agkialo. Kiu min kartauxguris nomis min "la venkanto", sed ciganon kaj trompon kaj trudeman ontecon, se mi estus nur pli juna mi detruintus per la fantazio, mi dissxirintus per la fantazio. Nun vi povas sendi viajn lipojn al adreso nova kaj mian bildon meti super ies, mi ne scias kies, kaj mi havas vian asan kvaron plu (atentu: ili samkoloras). Vi kasxu ilin, aux kunludu iu ajn; aux ili restu bonaj geamikoj, kiel ni. Sankta volo de vivo, dolcxa venusulin' el Rimmel; kiel kiam pluvis ekstere kaj vi min demandis, cxu hazarde mi konservis tiun foton kie vi ridetadis sen rigardi. Kaj la vento pasadis preter via felkolumo, via personajxo, kaj kiam mi nekompreninte diris "Jes", vi diris "Havas vi nur tion cxi"... Nur tion havas mi el vi. Nun vi povas sendi viajn lipojn al adreso nova kaj mian bildon meti super ies, mi ne scias kies, kaj mi havas vian asan kvaron plu (atentu: ili samkoloras). Vi kasxu ilin, aux kunludu iu ajn; aux ili restu bonaj geamikoj, kiel estas ni. {{tag>kanto litero_r itala}}