====== Ripetado ====== ^Muziko|[[Georgo HANDZLIK]]| ^Tipo|nova teksto| ^Originala plenumo|[[Georgo HANDZLIK]]| ===== Teksto ===== Diris mia profesoro, liaj pensoj kvazaŭ oro, "Knabo, lernu diligente Esperanton vi. Sciu, ke la ripetado estas plej bona lernado. Kvardekfoje en la tago diru tion ĉi:" Hundo estas bona besto, la dimanĉo estas festo, netuŝebla estas nia fundament'. Ĉokolado estas nigra, verda kato estas pigra, supo estas jam manĝita de student'. Se vi iras, kara frato, tra urbo, tra la strato, eĉ se amindumas al knabino vi do memoru, majstro faros nur senĉesa praktikado, do ripetu same kiel faras mi. Dolĉa estas la mielo, verda estas nia stelo, kaj palaco estas iu granda dom'. Oni lernas en lernejo, feku en la necesejo, kaj riĉulo estas aĉe riĉa hom'. Se vi estas en ĉielo pro la dua vinbotelo, Dio gardu vin forgesi pri la fundament' kaj maltrafus (? //kismojn// ?), blagojn, (? //Vi laboru al la ripetado,// ?) ke virino havis iam filinojn cent. Mi ekzercas en preĝejo, stacidomo, necesejo, kiam mi estas en lito kun knabin'. Baldaŭ venos ja efiko, mi jam konas kvar radikojn, kaj rapide mi parolos tiujn frazojn tri: Fundamento estas besto, kato bojas en la kesto, supo estas jam manĝita en la necesej'. En la mondo estu kaco, granda domo estas paco. La internacian lingvon mi ŝategas plej! {{tag>kanto litero_r}}