====== Risku pensi ====== ^Auxtoro|[[KASTELANO]]| ^Muziko|melodio de: Preisend mit viel schönen Reden...| ^Tipo|traduko| ===== Teksto ===== Kial do por vi, proleto, Cxiam zorgoj kaj sufer' Kaj por via infaneto Vivo kvazaux en infer'? Do nur tial, cxar vi restas Stulta kaj nepensemul', Kaj sopiroj viaj estas Supre en cxielnebul'. Kiel do la luksa stato Por malmultaj en la mond', Kaj por multaj nur malsato En la sama homa rond'? Gxin ebligas via kredo, — Vi ne volas pensi mem, Vi esperas per la cedo, "Dian" savon el dilem'. Ne, vi karaj kamaradoj' Vi neniam el mizer' Povas veni per helpadoj De aliaj al liber'. Nur sin mem per forta volo Povas savi proletar'; "Risku pensi!", vi popolo, Tiam venos liberfar'. {{tag>kanto litero_r germana laborista}}