====== Riveretoj cxe mi ====== ^Teksto|Tomas FREJARÖ| ^Teksteroj|Denizo kaj aliaj sauxnemuloj de ORo 2008| ^Muziko|Tomas FREJARÖ| ^Kantas|[[La Perdita Generacio]] (Tomio)| ===== Akordoj ===== G Bm Em D C G Bm Em Cm G Cadd9 Em D7 //:Em Cadd9 Em D7 :// Em Em/D Cadd9 G Bm Em Am Am7 Cm ===== Teksto ===== riveretoj ĉe mi dek tri nudaj knabiĉoj gutas la superstiĉo armiloj, bariloj kaj ajna pakaĵ' riveretoj ĉe mi varmo ĉion degelas akvo inter ni velas sendumas, ubumas kaj petas ŝmiraĵojn dum saŭnumas ni ni kunfluas ie riveretoj ĉe mi riveretoj ĉe mi se envenus knabin' ĉu ni daŭre tuŝadus ĉu kuraĝe estadus sentime proksime preter iĉa stultaĵ' riveretoj ĉe mi homoj malkostumitaj korpoj eksenlimigitaj en varmo nur karmo for de l' konstruaĵoj dum saŭnumas ni ... post saŭna pureco – oni neniam sentas sin pli pura post saŭna laceco – oni neniam sentas sin pli pura post saŭna pureco – oni neniam sentas sin pli pura post saŭnaj eblecoj – oni neniam sentas sin pli pura {{tag>kanto litero_R}}