====== Rokulino ====== ^Teksto|?| ^Muziko|?| ^E-teksto|?| ^Kantas|[[Eterne Rima]]| ===== Teksto ===== (karaokeo preciza) (u........, u..., u.... u........, u..., u....) rokulino ne ne amas min ne ne amas min rokulino ne ne amas min ne ne amas min ŝi havas la gitaron, mi havas la klavaron ŝi ŝatas longan ondon, sed mi tondis la hararon ŝi uzas motorciklon kaj vizitas Woodstock-on do estas nun problemo, ĉar mi amas hiphopon mi vere tre admiras ŝian ledan mamzonon sed ŝi priridas mian bluzon kaj pantalonon mi perdas la esperon pri rilato kun ŝi ho kiom malfeliĉa estas mi rokulino ne ne amas min ne ne amas min rokulino ne ne amas min ne ne amas min rokulino ne ne amas min ne ne amas min rokulino ne ne amas min ne ne amas min lastatempe ŝi aŭskultas ĉiutage metalkoron pri nia rendevuo ŝi jam perdis la memoron mi aŭdis de amikoj pri tatuo ŝia nova ŝi kantas kun rokuloj kaj mi restas senmova zorgeme mi purigas polvon el la vinilo dume ŝi diboĉas en la plej freneza stilo mi perdas la esperon pri rilato kun ŝi ho kiom malfeliĉa estas mi rokulino ne ne amas min ne ne amas min rokulino ne ne amas min ne ne amas min rokulino ne ne amas min ne ne amas min rokulino ne ne amas min ne ne amas min (u........, u..., u.... u........, u..., u.... u........, u..., u.... u........, u..., u.... ) hodiaŭ ŝi koncertas kun treege fama bando ili vendis milionojn en ĉiu lando fanoj en ekstazo, gitaroj en fajro en ĉi tiu kazo oni ne parolas pri salajro ŝi faras karieron, ĉirkaŭ ŝi - dinosaŭroj turneo post turneo sen ripozo sur laŭroj ĉu estas la espero pri rilato kun ŝi? ho kiom da demandoj havas mi rokulino ne ne amas min ne ne amas min rokulino ne ne amas min ne ne amas min rokulino ne ne amas min ne ne amas min rokulino ne ne amas min ne ne amas min {{tag>kanto litero_r esperanto hiphopo}}