====== Romanso ====== ^Muziko|[[Jxomart kaj Natasxa|Ĵomart Amzeyev]]| ^E-teksto|[[Mikaelo BRONSXTEJN]]| ^Kantas|[[Jxomart kaj Natasxa]]| ===== Teksto ===== Kapablas via silka sin’ Pacigi bobelantajn sentojn, Monatojn muldi en momentojn, Dormigi plagojn kaj turmentojn, Se mi obee benus vin. Kapablas via alparol’ En la anim’ feliĉon semi, Konfide kaj tenere tremi, Supiran amon veki, se mi Humilus antaŭ via vol’. Ĉu mi obeu? Mia am’! Obeon la liber’ nuligas. Nur nomo Dia humiligas Min, kiu sentojn svage ligas En kant’ vespera. Jen ornam’ Por via krono… {{tag>kanto litero_r esperanto barda}}