====== Rondo Amika ====== //Muziko de [[Ocxjo DADAEV]]// //Teksto de A.GRAMYKO// //Traduko de Aleksandr KOVALJ// ===== Teksto ===== Rondo amika - felicxo cxiama. Nin plezurigas etoso cxi flama. Kune ni ridos, gxojos, sopiros. Post la disigx' ni renkonton aspiras. Tamen se Dio proponus dilemon Anstataux amikoj elekti edenon. Enigme ridetus mi tuj respondante Ke geamikojn ne lasos mi vante. Ja geamikoj - eterna festeno. En mia domo vi festu sen gxeno. Ludu gitaro kaj kantu la koro, Estas vi mia plej kara valoro. Rondo amika - felicxo cxiama. Nin plezurigas etoso cxi flama. Kune ni ridos, gxojos, sopiros. Post la disigx' ni renkonton aspiras. {{tag>litero_r kanto}}