====== Rosmareno ====== ^Muziko|hungara popolkanto| ^E-teksto|Jenő Keuler kaj [[wpeo>Josef Cink]]| ^Origina titolo|Rozmaringot ültettem cserépbe| ^MIDI|{{:muziko:Rosmareno.mid}}| ===== Teksto ===== {{ :muziknotoj:Rosmareno.png}} Rosmarenon plantis mi el la sem’, kortomeze estas nun rosmaren’, gxis cxiel’ elkreskis nun la planto; sen fier’ mi estas cxe amanto. Estas mi malricxa de nask’ laux ver’, mian rozon amis mi kun sincer’; de mi rabis lin ular’ envia, pli malricxa estas nun kor’ mia. Mi forirus ien al malproksim’, logxi tie sen la fam’ kaj sen tim’, do al ekstremajx’ de l’mond’ mi venos kaj neniun tie mi plu gxenos. {{tag>kanto litero_r kanto hungara popola notoj midi}}