====== Rosmareno ====== ^Kantas|[[Akordo]]| ^Esperanta teksto|[[Roel HAVEMAN]]| ^Tipo|traduko| ===== Teksto ===== Leviĝis damo en maten' Ĉe l' patro iris en ĝarden' Rozeton ruĝan plukus ŝi Ĉar ĝi fariĝus ŝia Belega flora kron' Ĝi iĝus kron' por junedzin' "La bona knabo amis min Ho roz', vin tial plukus mi Por amo idilia Plektiĝus flora kron'." Atendis ŝin dum ĉi promen' Ne rozo sed nur rosmaren' "Ho kiel foras ama scen'! Trovendas flor' alia. Adiaŭ, flora kron'." Eliris ŝi el la ĝarden Sen rozo sed kun rosmaren' "Jen ĝin mi metos kun ĉagren' Ĉe vi sub arb' tilia Ho, ĉi funebra kron'." ===== Eksteraj ligoj ===== * http://www.tekstoj.nl/esperanto/kantoj/ekzemploj/rosmareno.htm