====== Rozoj de Picardy ====== ^Esperanta teksto|[[M. C. BUTLER]]| ^Tipo|traduko| ^Originala titolo|Roses of Picardy| ^Originala teksto|[[F. E. WEATHERLY]]| ===== Teksto ===== Sxi staras cxe la poploj, kun okul' kiel blua mar', rigardante sopire, atende, al la vojo trans arbar'. Kaj jen! tra la silento venas flustra karesa ton': gxi kantas la junan amon, kaj sxin ravas la dolcxa son': //Rekantajxo:// >Rozoj ridetas en Picardy en la rosa matena hel'; rozoj floradas en Picardy, sed neniu kun via bel'! Kun somero mortigxos la roza flor', mia vojo de vi estos for; sed la rozon senmortan de Picardy mi konservos por cxiam en kor'." La cxielon kovras ombroj dum la jaroj pasas for, sed por ili brilas konstante la lumo de am' en kor'. Sxi ankoraux vidas la vojon, kie venis renkonte li; kaj sxi auxdas la kanton de amo sub la poploj de Picardy. //Rekantajxo// {{tag>kanto litero_r angla}}