====== Rozoj ŝutis mi ====== ^E-teksto|[[Ed Jaunvalks]]| ^Kantas|[[Alberta CASEY]]| Tre malnova latva kanto arangxita de P. Jurjans Origina titolo: **Rozem kaisu istabinu** ===== Teksto ===== Rozojn mi en cxambron sxutis antaux veno de l’ amant'; Kiam la svatanto venis, ilin sublitigis mi. Kasxis sub la lito ilin, saltis en gxardenon for. En gxardeno mi auxskultis, kion diris la svatant'. Patro jesis, neis panjo; plore petis la svatant'. Plore petis la svatanto, donis monon por konsent'. Monon vi por kato donu, ne pro mia belstatur', Mi ne estas ja birdeto, deprenebla de brancxet. Mi knabino bela estas, zorgatino de patrin'! {{tag>kanto litero_r latva}}