====== Ruĝa flamo ====== ^Muziko|Laux melodio de: Volga, Volga| ^Esperanta teksto|[[A. Schwenk]]| ===== Teksto ===== Ekvekigxu, subprematoj, Cxie, cxie en la mond'! /: Maljustecon vidu fratoj, Venos novepoka ond'! :/ Jam tro longe teren premas Nin la falsa fimoral'; /: Malfelicxon cxien semas Kaj malamon kapital'. :/ Sed en luma oriento, Eklevigxis brile jam, /: Salutante en konsento, De l’ribelo rugxa flam'. :/ Tiun flamon tuj senpere, Cxie ajn estigu ni; /: Tiam regos baldaux vere Libereco, harmoni'! :/ {{tag>kanto litero_r laborista}}