====== Ruĝa standardo ====== ^Muziko|[[B. CZERWINSKI]]| ^Esperanta teksto|S. K.| ^Tipo|traduko| ===== Teksto ===== De sango nia fluas lago, De larmoj niaj fluas gxi, Sed venos tago de l’ repago, /: Jugxistoj tiam estos ni! :/ //Rekantajxo:// >Kune do, sonu kant' de l’falang', Standardo flirtas en fulm' mugxa Kaj kun gxi nia vengx' per lavang' De la estonto dank'. Koloro gxia estas rugxa, /: cxar sur gxi laborista sang' :/ Disfalis jam malnova ordo — Por ni do estu gxi ekscit', Laboros ni en la konkordo /: Egala estos la profit'! :/ //Rekantajxo// Disigxas kun la nokto nuboj, Kaduka jam malnova sxnur, Malbono falos al la ruboj, /: Eterne bono vivos nur! :/ //Rekantajxo// Do kune agu la frataro, Kun sama penso man' cxe man' — Haltigos nin nenia baro, /: Nek ektimigos uragan'! :/ //Rekantajxo// Malnobla baldaux mond' pereos, For kun tiranoj kaj perfort'! Ni mem la novan vivon kreos, /: En kiu regos nova ord'! :/ //Rekantajxo// {{tag>kanto litero_r flandra laborista}}