====== Ruĝa valo ====== ^Muziko|usona popolkanto| ^E-teksto|[[wpeo>Josef Cink]]| ^MIDI|{{:muziko:rugxa_valo.mid}}| ===== Teksto ===== {{ :muziknotoj:rugxa_valo.png}} Baldaux vi Rugxan Valon forlasos, baldaux via belec' estos for, via cxarma rideto forpasos, rememor' pri vi igxos dolor'. Antaux tempo mi volis diveni la sekreton de via pupil', nun esperon mi vidas malveni post montaron for gxis mejloj mil. Haltu por adiauxi momenton, ne rapidu al longa la voj', lasos cxe multaj vi tristan senton, ankaux mi dronos en la malgxoj'. Foje voku pri mi rememoron, rememoron pri la Rugxa Val', eble temp' en mi kovros doloron, sed memor' pri vi restos sen pal'. {{tag>kanto litero_r kanto usona popola angla notoj midi}}