====== Ruĝarmeaniĝo ====== ^Esperanta teksto|[[N. NEKRASOV]]| ^Tipo|traduko| ^Originala teksto|[[D. BEDNY]]| ===== Teksto ===== Kiam la patrin' al mi adiauxis, /:Mia tuta famili' nin cxirkauxis. :/ Kien do, bravulo, he! vi foriras? /: Kio do al rugxarme' vin altiras? :/ Cxu vin logis per envi' malamikoj? /: Fartos bone ecx sen vi bolsxevikoj! :/ Cxu vi iras laux ordon'? Cxu volonte? /: Ja pereos sen bezon' vi estonte! :/ La patrino — griza hom' pro vi estas. /: Por labori en la dom' multo restas :/ Patra hejmo gardos vin sendangxere. /:Geedzigxu kun knabin' vi prefere! :/ Vi ne cedas laux dezir' — diablo prenu! — /: Pli ni sxatos post konkir' la edenon :/ Vi felicxe logxos kun la edzino!" — /: Tiam mi klinigxis nun al patrino. :/ Kaj al tuta diris mi familio: /: Ne pri mi bedauxru vi do pro dio! :/ Se ni estus, kiel vi, malsagxuloj, /:Plej mizere sidus ni en anguloj. :/ Se nin cxiujn senzorgem' kaptus vante, /: Mem ni restus sub la prem' por konstante.:/ Rugxarmeon iras mi ne por balo — /: Kontraux burgxa tirani' al batalo! :/ Por paroli kun magnat' — solrimedo: /: Al la dika ventro — bat' per piedo! :/ La edeno — ne de l'band' tirania: /: La plej bela, kara land' Sovetia!" :/ {{tag>kanto litero_r rusa laborista}}