====== Ruĝeta, blua violet' ====== ^Muziko|cxehxa popolkanto| ^E-teksto|[[wpeo>Jan Filip]] kaj [[wpeo>Karel Filip]]| ^Origina titolo|Červená, modrá fiala| ^MIDI|{{:muziko:rugxeta_blua_violet.mid}}| ===== Teksto ===== {{ :muziknotoj:rugxeta_blua_violet.png}} Rugxeta, blua violet', violet', amatin', kie gxia bed', gxia bed', amatin', kie gxia bed'? >Kuru for, Kacxo*), kuru for, kuru for, kato vin sekvas kun fervor', kun fervor', kato vin sekvas kun fervor'. El bed' gxardena tiu flor', tiu flor', sxiris mi gxin kun kordolor', kordolor', sxiris mi gxin kun kordolor'. >Kuru for, Kacxo... Kial dolorus kor' al vi, kor' al vi, junulon novan amas gxi, amas gxi, junulon novan amas gxi. >Kuru for, Kacxo... Cxiu ja cxasta, virgulin', virgulin' antaux junuloj gardas sin, gardas sin, antaux junuloj gardas sin. >Kuru for, Kacxo... Kaj se ne eblas ecx evit', ecx evit', sxi rugxas kiel kolorit', kolorit', sxi rugxas kiel kolorit'. >Kuru for, Kacxo... Vizagxo rugxas kiel roz', kiel roz' kaj sin kovretas per la ros', per la ros', kaj sin kovretas per la ros'. > Kuru for, Kacxo... La ros' gutigxas sur vizagx', sur vizagx', junulin', pro vi la domagx', la domagx', junulin', pro vi la domagx'. >Kuru for, Kacxo... De la katin' sen akompan', akompan', estis kaptita hortulan', hortulan', estis kaptita hortulan'. >Kuru for, Kacxo... Kaptita estis gxi en kagx', gxi en kagx', jen por katino bonfuragx', bonfuragx', jen por katino bonfuragx'. >Kuru for, Kacxo... Ne estis birdo de la kant', de la kant', sed muelisto kaj helpant', kaj helpant', sed muelisto kaj helpant'. >Kuru for, Kacxo... *) Kacxo = Káča (popola formo de la virina nomo Katarino). La rekantajxo "Kuru for, Kacxo..." estas por la anco ("valso"); en simpla kantado oni povas ellasi gxin. {{tag>kanto litero_R cxehxa popola notoj midi}}