====== Ruĝobuŝa knabineto ====== ^Esperanta teksto|[[wpeo>A. GRABOWSKI]]| ^Tipo|traduko| ^Originala plenumo|Mädchen mit dem roten Mündchen| ^Originala teksto|[[Heinrich HEINE]]| ===== Teksto ===== Rugxobusxa knabineto kun la dolcxa klar-okul'! Nur pri vi, ho knabineto, cxiam pensas mi solul'. Longa vintre la vespero; do mi volus, knabinet', kun vi ridi, kun vi sidi en trankvila kameret'. Volus premi busxon mian al la eta blanka man', plori larmon emocian sur vin, eta blanka man'! {{tag>kanto litero_r germana}}