====== Rulu Nun ====== //Kantas [[Kajto]], teksto kaj muziko de [[Nanne KALMA]].// ===== Teksto ===== Tostu kaj levu la glason multfoje //(Rulu, rulu, rulu nun) // Al la konstruistoj de la fervojo //(Lokomotivo, rulu nun!) // Libervole aŭ punlabore //(Rulu, rulu, rulu nun) // Ili spitis mizeron kaj hororon //(Lokomotivo, rulu nun!) // //Refreno: // >Poluru la trakon nun >//(Rulu, rulu, rulu nun) // >Briligu la relojn en la sun' >//(Lokomotivo, rulu nun!) // En la dezerto dum varmego En la ĝangalo dum pluvego Dum vento, neĝo, hajlo, frosto Neniam ripozis la pioĉo >//Refreno// Fosi tunelojn en montaro Faligi kverkojn en arbaro Forhaki rokojn ĉe abismoj Evitiĝis nenio al la laboristoj >//Refreno// Plorado, blafemoj, suspiroj, plendoj Forbloviĝis per la vento Urino, ŝvito, larmoj, sango Ensorbiĝis en la fango >//Refreno// Dorlotu la rezulton de ilia laboro Poluru la trakon, al ili honore. Do, tostu kaj levu la glason multfoje Al la konstruistoj de la fervojo! >//Refreno, 2-foje// Lokomotivo, rulu! {{tag>litero_r kanto}}