====== Rusa tero ====== ^E-teksto|[[wpeo>K. Gusev]]| ^MIDI|{{:muziko:Rusa_tero.mid}}| ===== Teksto ===== {{ :muziknotoj:Rusa_tero.png}} {{youtube>-OAxfnaXnfc}} Jen kampar' sen fin' kaj rando, Vasto de la primaver'... Tio estas rusa lando, Estas mia rusa ter'! Jen la montoj, herboj mildaj Kun floretoj cxe la pland'... Tio estas rusaj bildoj, Estas mia patroland'! Sorcxe kantas najtingalo Kaj respondas la alauxd'... Tio estas rusa valo, Estas mia patra land'! {{tag>kanto litero_r kanto rusa notoj midi filmo}}