====== S-Ro Misterfelo ====== //Teksto - T. Eliot; muziko - A. L. Webber, (ero el la muzikalo "La katoj")// //E-teksto de [[Pauxlo MOJXAJEV]]// ===== Teksto ===== Vi devas voki sinjoron Misterfelo - La unikan magi-kapablan katon... Plej grandaj sorcxistoj eksciu de li Pri trukoj diversaj, pri vera magi'! Hop! //Refreno:// >Kaj ni diras> >Ho, jes, neniam vidis ni >Katon samsagxan kiel cxi >Inda je mir' sinjor' Misterfel'! Li trankvilas kaj pasxas sen bru', Nigras li de la vost' gxis l' orel', Li trarampas tra plej eta tru', Li promenas sur plej streta rel', Lerte trukas li per la kartar', Same spertas li pri la jxet-kub', Kaj se li vin kredigas, ke li muson insidas, Vi akceptos tion sen dub'! Povas li lerte ruzi pri kork', Pri kulero aux pri galantin'. Se forestas trancxilo aux fork', Kaj vi pensas, ke vi perdis gxin, Ne perdu l' esperon - en sekva sezon' Vi trovos gxin kusxi sur verda gazon'! //Refreno.// Li sin tenas kun pleja talent', Kaj pri li malfacilas kompren': Jen auxdatas li de la tegment', Sed ja kusxas li cxe la kamen'. Jen auxdatas li de la kamen' Dum videblas li sur la tegment'! Sed ronrono subita, de ni cxiuj auxdita, Ja atestas kun elokvent' Pri grandeco de lia magi'! Kaj mi scias, ke foje kun pen' El gxarden' vokis lin l' famili', Dum li dormis verande sen gxen'. Kaj antaux semajn' cxi sinjor' Misterfel' Sep katidojn eltiris el simpla cxapel'! //Refreno.// Gesinjoroj! Mi prezentas al vi La miraklan magi-kapablan sinjoron Misterfelo! Hop! {{tag>litero_s kanto}}