====== Salika breteto ====== ^E-teksto|[[Mikaelo BRONSxTEJN]]| Ukraina popola kanto. ===== Teksto ===== Jen salika breteto, Breteto Apud mia ponteto, Ponteto Tra la kampoj sopiras, Sopiras Cxu amato reiras, Reiras? Cxu amato revenos, Revenos? Kion por mi kunprenos, Kunprenos? Rugxajn botojn portos li, Portos li. Por pli bela estu mi, Estu mi. {{tag>kanto litero_s popola ukraina}}