====== Saluto al Sorrent' ====== ^Teksto|Paul Heyse| ^Muziko|Ludolf Waldmann (Op. 63)| ^E-teksto|[[wpeo>W. Hölscher]]| ^Origina titolo|Wie die Tage so golden verfliegen| ===== Teksto ===== Pasas dolcxe la tagoj kaj ore Felicxege la nokt' en revar', Kie antaux sxtonegoj sonore Albordigxas la ond' en sxauxmar', Per la floroj kaj fruktoj en rondo Ekvekigxas en koro la sent': //Refreno:// >Ho, vi flor' briletanta de l’ondo, Admirinda, belega Sorrent'! Kiel dolcxe dum nokt' Luizelo Nin ravegas per sia kantet', Per gxojega turnigx' tarantelo Sxi svingigxas kiele flamet’, Jen heligxas la golfhorizonto Sub stelluma la noktfirmament’! //Refreno// Ho! Forigxas la zorgodoloro, Kaj alvenas la gxojo al vi, Ecx suferas per amomemoro Pli malgrave la brust' tie cxi. Saniganta vi banas en fonto En la sankta de l’mar' element'. //Refreno// {{tag>kanto litero_s germana}}