====== Saluton ====== //Auxtoras [[Rogxer BORGXES]], 2001// //Originale aperinta en la disko "Muziko Elektronika"// ===== Teksto ===== Saluton al la granda ronda famili'! Al nia frato kiu ne povas auxdi min, nun Mi kore salutas vin Saluton al la homoj forgesitaj de l' patriĀ“ La televido cxiam montris vin al ni Normala, silenta kri' Saluton al la kulturgxena imperiism' Kaj bonan tagon al la nov-koloniism' Korsaroj, korsaroj Kaj nia mondo ankoraux restas en milit' Samtempe vivas forte nia armila industri' Sin nutre, sin nutre Saluton! La falsa paco-batalado Saluton! Alimaniera dominado Saluton! Al la infanoj kiuj ploras Saluton! La monda menso ne memoras Saluton... Saluton al samideanoj en la ret' Finfine renaskigxas forte nia esper' Ligata, la tuta ter' Saluton al dejxor-povul' de nia temp' Mi vidas nur ke pro l'agado ektremos la sistem' Korodu gxin, memvole Saluton al la apartigitoj pro la penso-manier' Kaj bonan nokton, posedantoj de la ver' Najbaroj, najbaroj Felicxe komencigxis en la mondo jam labor' Kaj baldaux de l' homaro foros la dolor' Ni venkos, ni venkos Saluton! La falsa paco-batalado Saluton! Alimaniera dominado Saluton! Al la infanoj kiuj ploras Saluton! La monda menso ne memoras Saluton... {{tag>litero_s kanto}}