====== Samarkando ====== //Muziko kaj vortoj de [[Jxomart kaj Natasxa|Ĵomart Amzejev]]// ===== Teksto ===== {{ youtube>c-Q3rJUmrDg}} {{ youtube>cYsjtEIcLPk}} Kiam mi estis infano Ofte rakontis panjo Pri fora fabela lando - Pri Samarkando. Kaj ankaŭ mi ofte revas Lasi ĉiujn aferojn Kaj iri laŭ ŝoserando Al Samarkando. //Refreno:// >Kie loĝas feliĉaj homoj >En varmaj komfortaj domoj, >Tie neniu ploras >Kaj ne angoras. Sed tenas miajn piedojn Laboro, kutimoj, hejmo, Ne lasas min al revo Devoj, devoj. Eble mi povos iam Esti denove libera, Do direktos mi miajn plandojn Al Samarkando. //Refreno, 2-foje// {{tag>litero_s kanto filmo}}