====== Samideano ====== ^Teksto|[[Eterne Rima]]| ^Muziko|[[Eterne Rima]]| ^E-teksto|[[Eterne Rima]]| ^Kantas|[[Eterne Rima]]| ===== Teksto ===== {{youtube>PrHU_lICydA|Samideano video}} {{youtube>r0fVKxidzsg|•>eôbo<• karaokeo}} •>eôbo<• karaokeo //Refreno: // >samideano, ĉu vi atendas ĝis la fina venko >samideano, ni ĉiuj sidas sur la sama benko >samideano, ĉu vi laboras por pli bona mondo, o~jes >samideano, kion signifas familia rondo multaj homoj miras kaj miras kial mi Esperanton parolas la klarigo estas simpla: mi tiel volas kaj mi ne vivas en histori’ nek venas de l’ futur’ mi ekzistas hodiaŭ, antaŭ mi nenia mur’ mi volas esti bona homo kun amikoj en ĉiu domo saluti esperantistojn en Ŝanghajo kaj en Romo kaj en ĉiuj lokoj kiujn ne eblas mencii vi devas tion scii //Refreno:// >samideano, ĉu vi atendas ĝis la fina venko >samideano, ni ĉiuj sidas sur la sama benko >samideano, ĉu vi laboras por pli bona mondo, o~jes >samideano, kion signifas familia rondo ĉu Esperanto iam venkos ne demandu min eble ĝi jam venkis sed oni ne sufiĉe tion prezentis ĉar sentis homoj la neceson fari aferojn tute aliajn ne gravas, mi ja havas amikojn miajn por mi tio certe bonas mi pli multe ne bezonas bele estas tiel, mi nenion al vi ordonas ne batalas, mondon ne ŝanĝas ĉar ne eblas tio ja kompreneblas //Refreno: (dufoje)// >samideano, ĉu vi atendas ĝis la fina venko >samideano, ni ĉiuj sidas sur la sama benko >samideano, ĉu vi laboras por pli bona mondo, o~jes >samideano, kion signifas familia rondo ===== Eksteraj ligoj ===== * [[http://www.ipernity.com/home/eternerima| Eterne Rima]] ĉe Ipernity. {{tag>kanto litero_s filmo e-sona_filmo repo esperanto}}