====== Samtempaj Sezonoj ====== //Kantas [[Gianfranco MOLLE]]// ===== Teksto ===== Memoru, kara, jam auxtuno estis, heroldis vento pri la vintra dormo, la nudajn brancxojn blanka prujno vestis, la birdoj mutis pro la frosta morno, sed... ni neglektis cxion en ekstero sur benko sidis, ridis sinforgese; en ni la majan revon pri l' somero inspire amo teksis multpromese... Ni havis for de l' trista nuno printempon nur en la auxtuno. Rigardu, kara, cxerizarboj floras, orumas verdan boskon suno maja, la vintra morno jam delonge foras, pri juno himnas birdotrilo gaja, sed... ni senvorte sidas sur la benko, tra florperdinta kampo pense vagas kaj cxesis jam esperi pri la venko, por trokuragxo per rezigno pagas... Jes, samas bildoj, sonoj; nur lokon sxangxis du sezonoj. {{tag>litero_s kanto}}