====== San Diego ====== ^Teksto/Muziko|Robert AUSTIN| ^E-teksto|[[wpeo>David K. Jordan]]| ^Kantas|[[Alberta CASEY]]| ===== Teksto ===== San Diego, San Diego, mi kora trankvil', Plenumigxo de l’espero, eldorada azil'! Sub purpuraj montoj tra la klara atmosfer', Super maraj ondoj videbligxas la fier'. Certa sento, ecx ebrio, dum krepuska suna glor' Konvinkemas min neniam de San Diego iri for. Tra la tuta mondo mi vojagxis ofte jam Miris mi je montoj kaj je mara panoram'. Unu loko logis min gxis pripensas mi nur gxin mia kor' brulas pro gxia flam'. San Diego, San Diego, mi kora trankvil', Plenumigxo de l’espero, eldorada azil'! Sub purpuraj montoj tra la klara atmosfer', Super maraj ondoj videbligxas la fier' Certa sento, ecx ebrio, dum krepuska suna glor' Konvinkemas min ne iri de San Deigo, Hejm' de l’Kor'. {{tag>kanto litero_s }}