====== San Domingo ====== ^Muziko|R. ŻYLIŃSKI| ^E-teksto|[[J. MIELCAREK]]| ===== Teksto ===== Ho, estas ondoj lunbrilaj, Kaj birdoj fajrer-similaj, Ho, lauxtas sonoril', Kaj tambura sonas ritm' En arbar', Ho, estas bordoj plej karaj, Kaj pado, ree sekvota. En koro estas kant', Tage-nokte viva vocx' De l'patruj'. >Ho, San Domingo, insul' de am' kaj uraganoj, Jen sxvebas, jen kreskas via blid' en nuba blu'. Ludu kalipson, Kantu l'kanton de l'karnavalo, Ecx ventoj cent blovis, Sed proksimas kara bord'. Disigxon, kiu ne konas, Kaj grandan koran sopiron, Silentu li dum l'kant', Sub la nuba, blanka vel', Sxvebas for'. Knabinon, kiu rigardis, Dum maro l'knabon forprenas, Prakanton kantu li, Ke surdigxu tondra bru' De la ond'. {{tag>kanto litero_s pola }}