====== Sankta Luĉia ====== ^Muziko|A. Longo| ^Teksto|T. Cottrau| ^E-teksto|Noore Vahter| ^MIDI|{{:muziko:sankta_lucxia.mid}}| ===== Teksto ===== {{ :muziknotoj:sankta_lucxia.png}} '' [[G]] [[Am]] [[D7]] [[G]]'' ''Sur lunbrileta mar' en silento'' '' [[E7]] [[Am]] [[D7]] [[G]]'' ''Kun lula ondo ludas la vento.'' '' [[Am]] [[D7]] [[G]]'' ''Venu, atendas vin barketo mia'' '' [[Am]] [[D7]] [[G]]'' ''Sankta Lucxia, Sankta Lucxia.'' Rava Napoli, floro cxiela, al enreviga sorcxo fabela logas la noktsilent', maro magia Sankta Lucxia, Sankta Lucxia. === Teksto 2 === //Tradukis Cl. Bicknell.// Sur la mar' brilas stel' de argxento, dolcxe favoras ondoj kaj vento; dancas la barko kiel folio; Sankta Lucxio, Sankta Lucxio! Bone ni fartas en la barketo pro la dolcxega, kara venteto; venu do, preta nun estas cxio; Sankta Lucxio, Sankta Lucxio! Kiu nun hejme volas restadi! Venu en barkon vespermangxadi! Venu vojagxi, benos nin Dio; Sankta Lucxio, Sankta Lucxio! Maro, venteto, ambaux ridetas, kaj la maristo zorgojn forjxetas; gaje kaj gxoje jen lia krio! Sankta Lucxio, Sankta Lucxio! Dolcxa Napolo, tero amata, per la rideto Dia benata, vi, regxolando de harmonio! Sankta Lucxio, Sankta Lucxio! Kial vi haltas? De la vespero pure, varmete blovas aero. Do en la barkon saltu pro tio! Sankta Lucxio, Sankta Lucxio! {{tag>litero_s kanto akordoj notoj itala}}