====== Sankta Vencesla' ====== ^Origina titolo|Svatý Václave| ^MIDI|{{:muziko:sankta_vencesla.mid}}| Noto: Hxoralo el la 11a jarcento, pliigita dum 12a-16a jarcentoj. ===== Teksto ===== {{ :muziknotoj:sankta_vencesla.png}} 1. Sankta Vencesla', duko de la cxehxa land', ni a princ', propetu por ni cxe plej sankta Di'. Kriste eleison. 2. De Cxehxlando heredanto, rememoru je la gento, ne lasu perei nin ecx estontojn, sankta Vencesla'! Kriste eleison. 3. Jen ni petas helpon de Vi, kompatu nun al ni, nin konsolu en trist' cxiu, sankta Vencesla'. Kriste eleison. 4. Bela estas la cxielo, felicxega nia celo, viv' eterna, lumo hela de sankta Spirit'. Kriste eleison. 5. Maria, Patrin' sanktega, vi Regxino potencega, petu por ni por kristanoj cxe Filkoro, Disinjoro. Kriste eleison. 6. Ho, sanktaj aroj angxelaj, nin al pordegoj cxielaj gxisirigu kaj konduko al eterna Di'. Kriste eleison. 7. Gesanktuloj, por ni pregxu kaj perei nin ne lasu, sankta Vito, sankta Norberto, sankta Sigismund', sankta Prokopo, sankta Adalbert', sankta Johan' Nepomuka, sankta Ludmilo, sankta Vencesla'. Kriste eleison. 8. Dion Patron ni lauxdegu, per la sankta kruc' nin benu, en nom' de Patro, kaj Lia Filo, kaj Sankta Spirito. Kriste eleison. {{tag>kanto litero_s cxehxa notoj midi religia}}