====== SAT - Himno ====== ===== Teksto ===== Laboristoj cxiulandaj Unuigxu en SAT-rond'! Malgraux mastroj vin komandaj Unu lingvo! Unu mond'! Solidare kiel bloko, Ek al nova mondsoci'! Pri kutimoj nia moko, //Kontraux dogmoj la raci'!// (2-foje) El mallumaj labirintoj De l’nacia kredokult' Marsxas miloj da lernintoj, Jam liberaj je la stult'! Rugxa-verda SAT-emblemo Nin instigu al batal'; Klasa frat' kun toleremo, //Jen komuna ideal'// (2-foje) Sama sort' sur sama tero… Cxiu homo estas frat'! Vivi volas en libero Sen katenoj de la sxtat'! Donu fortojn malavare, Kunlaboru por sukces'! Kaj grandnombre cxiujare, //Al tutmonda SAT-kongres'!// (2-foje) {{tag>kanto litero_s esperanto himno}}