====== Se eblus rekomenci la vivon… ====== ^Teksto|[[Klara ILUTOVIĈ]]| ^Muziko|[[Mihxail POVORIN]]| ===== Teksto ===== Se mi povus rekomenci la vivon, Multon alimaniere mi farus. Mi vigligus la rutinan jardrivon, Kaj la vojon timsugestoj ne barus. Ne bruligus min ofendoj detrue, Vivmielon mi neniam rifuzus, Esperanton mi eklernus pli frue Kaj sendube pli fervore ĝin uzus. //Refreno:// >Mi rigardus kun aŭdac’ l’ efektivon, >Kaj tra pluvoj min salutus la sun’. >Se mi povus rekomenci la vivon – >Ĉio estus, kiel ĝis nun… Ne atentus mi maljustan kulpigon, Evitante la vivguston veneni, Kaj ne fidus riskoplenan instigon Porti pli ol mi kapablas elteni. Kaj ne pezus la anim’ kvazaŭ ŝtona En rimorsoj, kiuj blovas neĝvente. Ja la vivo povus esti pli bona, Se mi scius vivi ĝin pli prudente! //Refreno// ===== Eksteraj ligoj ===== * http://mpovorin.narod.ru * http://www.musicexpress.com.br/povorin_eo * http://www.myspace.com/povorin * http://www.ipernity.com/doc/mikaelo.povorin {{tag>kanto litero_s rusa barda}}