====== Se estus birdo mi ====== ^Esperanta teksto|[[Krysztof DALETSKI]]| ^Tipo|traduko| ^Originala titolo|Wenn ich ein Vöglein wär| Traduko de germana popolkanto el la 18a jarcento. La aŭtoro de la originala teksto kaj muziko estas nekonata. ===== Teksto ===== Se estus birdo mi / kun du flugiloj, mi / flugus al vi. Sed ne povante, mi / restas tie ĉi. Kvankam nun for de vi / tamen parolas mi / dorme kun vi. Sed, vekiĝante, mi / solas tie ĉi. En ĉiu nokta hor' / vekiĝas mia kor', / pensas pri vi: Kiel milfoje nin / karesis ni. ===== Eksteraj ligoj ===== * [[http://www.cpdl.org/wiki/index.php/Se_estus_birdo_mi_(Krysztof_Daletski)|Muziknotoj (CPDL)]] {{youtube>AdbEoSFGuYo|Auxtora plenumado}} {{tag>kanto litero_s}}