====== Se Estus Mi Pentristo ====== //Muziko kaj vortoj de [[Jxomart kaj Natasxa|Jxormart Amzeev]]// ===== Teksto ===== Se estus mi pentristo mi pentrus ne pejzagxon, sed vian nur vizagxon kaj estus mi persista. Se mi komponus kantojn do, komponajxon cxiun nur al la nomo via dedicxus mi konstante. //Refreno:// >Sed, homo ordinara >mi estas en la vivo. >Kaj kredas mi naive >ke vi min amas kara. Teneron mi enmetus De tuta mia koro en versojn pri amoro Se estus mi poeto. Se estus mi pentristo mi pentrus ne pejzagxon, sed vian nur vizagxon kaj estus mi persista. >//Refreno// {{tag>litero_s kanto}}