====== Vinkanto ====== ^Teksto|[[wpeo>Mihály VÖRÖSMARTY]]| ^Muziko|[[wpeo>Ferenc ERKEL]]| ^E-teksto|[[wpeo>Kálmán KALOCSAY]]| ^MIDI|{{:muziko:se_la_animon.mid}}| Subtitolo: **Amara glaso** Fama vinkanto el muzika teatraĵo el “Czilley kaj Hunyady-oj”. ===== Teksto ===== {{ :muziknotoj:se_la_animon.png}} Se la animon, vir' vi riskis je l’ virin', Kaj kun senkora sxir' sxi vundas kore vin, Kaj brilas false la rigard' per rid' aux larmorul', Kaj trafas vin sopira ard' aux animvunda brul': Pripensu, jen >la vin' Ecx la mondo ne dauxras sen fin' Gxi krevos, kiel la sxauxmer' Kaj restos vako kaj aer', Kaj restos vako kaj aer' (2-foje) Se la malgxoj' kaj vin' federas en la cerb’ Heligxos baldaux ja la kruda vivdezert', Auxdace grandan pensu do' pririsku vivon mem, Sub sort' nenia falas ja la vir' kun decidem'! Pripensu jen >la vin', Ecx la mondo ne dauxras sen fin', Sed gxi dum dauxro kaj dum flu’ detruas, kreas cxiam plu. (2-foje) {{tag>kanto litero_v hungara notoj midi}}