====== Se La Cerbo Volas ====== //Kantas [[Persone]], muziko & teksto: Martin// ===== Teksto ===== Mi alvenis gxustatempe Por la granda sensaci' Steloj brilis firmamente Kiam sxi sidigxis apud mi Kaj sxi diris: Cxu vi sentas la miraklon de progres'? Ni lin cxiuj povas sekvi, kaj mi diris: Certe jes //Refreno:// >Se la cerbo volas >Se la korpo povas >Se la tempo suficxas >Kaj gxusta vento blovas Post cxiela promenado Sxi revenis al la ter' Por matenmangx' kun marmelado Kaj prudenta malaper' Kaj sxi diris: Nun ni iru cxiam supren kaj sen cxes' Ni atingos ajnan celon. Kaj mi diris: Certe jes >//Refreno// Cxu ni sxargu niajn cxakrojn en etera katedral' Cxu ni flugu Siriusen sur delfeno de kristal' Se la cerbo volas Se la korpo povas Se la mono suficxas Kaj gxusta vento blovas {{tag>litero_s kanto}}