====== Se mia estus ŝia kor' ====== ^Esperanta teksto|[[W. HARVEY]]| ^Tipo|traduko| ^Originala plenumo|Pe Cawn i Hon| ^Originala teksto|[[W. MAYNARD]]| ===== Teksto ===== Se mia estus sxia kor', ne mankus felicxeco; allogus min ne plu la or', aux ia mondricxeco. Se sxiaj cxarmoj benus min, mi dankus la bonsorton; sed se por mi ne estus sxi, mi bonvenigus morton. Se mia estus sxi, mi ja min ami sxin instigus, kaj sian tutan koron sxi al mi sincere ligus. Sed se, ho ve! mi trovus, ke sxi estas nefidinda, sen amo sxia, jugxus mi frauxlecon preferinda! {{tag>kanto litero_s kimra}}