====== Se morgaŭ min ĉagren' ====== ^Auxtoro|Rud. Baumbach| ^E-teksto|[[wpeo>Oskar Peters]]| ^Origina titolo|Was die Welt morgen bringt| ===== Teksto ===== Se morgaux min cxagren' Trafos aux sorta ben', Gxoj' aux dolor': Indiferenta pri Cxio ja estas mi; >Gaje nur kantu ni: Vivu la hor'! Ecx se finigxos jam Morgaux la kora am' De Lizelot': Mi ne malbenos sxin, Se nur la cxarmulin' >Kisas hodiaux min; Vivu la hor’! Se placxos al la sort', Jam morgaux pro la mort' Haltos la kor’, Tial gxojigu nin, Mastro, per bona vin'! >Kisu min cxarmulin'! Vivu la hor’! {{tag>kanto litero_s germana}}