====== Se morti mi devas (laŭ Alareer) ====== ^Muziko|[[Krysztof DALETSKI]]| ^Esperanta teksto|[[Krysztof DALETSKI]]| ^Tipo|traduko| ^Originala teksto|[[Refaat ALAREER]]| Traduko de la lasta poemo de Refaat Alareer (1979-2023) "If I must die", denove muzikigita. ===== Teksto ===== Se morti mi devas, vi devas vivi por rakonti pri mi. Miajn aĵojn forvendu tukpecon aĉetu kaj ŝnuron por kajto blanka kun longa vost', Por ke infano, ie en Gaza la ĉielon spektante, atendante la patron - kiu foriris en fajro subita sen adiaŭo nek al sia karno eĉ ne al si mem - vidas la kajton, kiun vi faris, supre flugantan, ĝin unumomente opinias anĝelo kiu amon reportas. Se morti mi devas esperigu ĉi tio kaj iĝu fabel'. ===== Eksteraj ligoj ===== * [[https://www.cpdl.org/wiki/index.php/Se_morti_mi_devas_(If_I_must_die)_(Krysztof_Daletski)|Muziknotoj (CPDL)]] {{youtube>oFJJCK7Z8hQ|Auxtora plenumado}} {{tag>kanto litero_s}}